Jacquard teksilo

Jacquard-teksilo
Jacquard-teksilo

Jacquard teksilo elparolu Ĵakard teksilo estas teksilo plievoluigita de Joseph-Marie Jacquard.

Simplaj teksiloj jam ekzistis en prahistoriaj tempoj. Nur en 1785 Edmund Cartwright el Anglio inventis la unuan mekanikan teksilon. Gravan plibonigon donis 1805-04-08 la teksilo de Joseph-Marie Jacquard (1752–1834). Ĝi ebligis teksi ŝtofojn kun desegnoj. Stirite per tru-kartoj unuecaj fadenoj estas suprenlevigitaj aŭ ne. Tiu mekanismo estis la unua digita maŝino, do fakte la komenco de la komputilo.

Jacquard teksilo, 1849

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search